Tuesday 8 October 2013

LA SINJORINA URBO

Bugo situas en la centra zono de la Departemento Valo de Kaŭko, ĝuste je 3º 54’ 07" norda latitudo, kaj 76° 18’ l4" uesta longitudo. Sia averaĝa temperaturo estas 23º.
Siaj loĝantoj diras ke Bugo estas bovara kaj agrokultura provizejo kaj estas fieraj pro la bela pejzaĝo de la geografía valo kie la urbo situas, kaj la fekundeco de siaj grundoj. 
La “Sinjorina Urbo” staras apud la Centra Montaro, je la dekstra flanko de la rivero Gŭadalaĥaro, kies akvoj trairas la urbon oriente okcidenten.
Kaj io eĉ pli grava por la kolombiaj esperantistoj: tie okazos la 19a. Kolombia Kongreso de Esperanto, dum la venonta novembro.
Laŭ la historiaj tekstoj, kvar fondiĝojn havis Bugo: 
1- La unua, ordonita de Sebastián de Belalcázar, kies daton oni ne konas, kun la nomo "Bugo la Malnova".
2- En la dua, inter 1554 kaj 1555, ricevis la nomon "Nova Herez de la Kavaliroj", ordonita de Pedro Fernández del Busto.
3- En la tria, ordonita de la guberniestro Luis de Guzmán kaj realigita de Rodrigo Díez de Fuenmayor, inter 1557 kaj 1559, estis nomita "Gŭadalaĥaro de Bugo".
4- La 4-an de marto 1570, ricevis la nomon "Gŭadalaĥaro de Nia Sinjorino de la Venko de Bugo", laŭ la ordono de la guberniestro Álvaro de Mendoza y Carvajal. En 1573 la vilaĝo estis translokita la nuntempan lokon kaj retrovis sian antaŭan nomon "Gŭadalaĥaro de Bugo". 
Tiu nomo estas kombino de la hispana urbo Gŭadalaĥaro, kie naskiĝis Luis de Guzmán, kaj la vorto "bugoj", donita de la hispanaj konkerintoj al la murditaj indiĝenaj triboj loĝintaj tie.


 




Flago de Bugo 

No comments:

Post a Comment