Tuesday 8 October 2013

ALVENI BUGON

Estas tre facile iri Bugon:

Per aviadilo:
Ekde Bogoto, Medejino aŭ Barankijo per la flugoj de la aerlinioj Avianca, LAN, Copa kaj  VivaColombia.  Oni povas elekti inter flugi al Kalio aŭ Perejro. Je la unua kazo, oni devas veturi de la flughaveno norden, dum unu horo, proksimume, ĝis Bugo; je la dua, de la flughaveno, oni iras suden suraŭtovoje trairante Kartago kaj Tuluo, en duhora vojaĝo.
La biletprezoj varias laŭ la kompanio, la flughoro kaj la aĉetdato. Kutime, flugi vendrede kostas pli ol ĵaŭde aŭ sabate, kaj egale, la biletoj por la lastaj noktflugoj estas pli malmultekostaj ol tiuj frumatene aŭ tagmeze.
(Atentu: VivaColombia ofertas por la itinero Bogoto-Kalio aerbiletojn je COP66.000 la 1an de novembro, kaj COP48.000 la 31an de oktobro.  Por la flugo Medejino-Kalio sia oferto estas 58.000 aŭ 48.000 por la samaj tagoj. Tro bonaj prezoj.)

Per aŭtobuso:
De Bogoto, elirante suden, sur la aŭtovojo al Fusagasugo, Melgaro, Ibageo, la mita Linio, Tuluo kaj Bugo. Averaĝa daŭro: ok horoj.  Prezo: COP50.000
De Medejino, elirante ankaŭ suden, sur la aŭtovojo al Kaldaso, Minas, La Pintadao, Perejro, Kartago, Tuluo kaj Bugo. Averaĝa daŭro: sep horoj.  Prezo: COP40.000
La buskompanioj Bolivariano, Palmira kaj Magdalena ofertas vojplanojn por ambaŭ itineroj.   


No comments:

Post a Comment