19A. KKE 2013
DEKNAŬA KOLOMBIA KONGRESO DE ESPERANTO. KULTURDOMO DE BUGO, NOVEMBRO 2-4, 2013.
Saturday 12 October 2013
Friday 11 October 2013
NOVAĴOJ
Meksikano en nia kongreso
Kun Edŭardo, el Meksiko, nia 19a Kongreso estos internacia.
Nia nova samideano, Eduardo Rafael Chavez, estas kuracisto kiu studis en la Latinamerika Medicino-Lernejo (ELAM), en Kubo. Nuntempe, li loĝas en Manizales, kien li venis por labori dum unu jaro, antaŭ ol reveni Meksikon.
Edŭardo naskiĝis en Varmakvo, ĉefurbo de la ŝtato egale tiel nomita, je la centro de sia lando.
Sia unua turista vojaĝo en Kolombio estis al vilaĝeto Heriko’, kie naskiĝis Laŭra Montoja, la nura kolombia katolika sanktulino. “La pejzaĝoj tie, estas tre belaj“, diras Edŭardo.
En novembro, li vivos specialan sperton, kiun li ne imagis antaŭ ol veni nian landon: partopreni en esperanta kongreso.
22.10.13
**
Ivano atendas vin
Ivano jam pretigis sian ĉapelon. |
Mesaĝo al la esperantistaro:
"Venu koni Esperantujon! Ĝuu kun ni, dum tri tagoj en kiuj la lingvo internacia fluos libere, tra la stratoj de Bugo.
Interkonatiĝu kun viaj samlandaj amikoj, parolu pri ĉio kaj nenio, sed plej-grave, amuziĝu kun ni en la Sinjorina urbo!"
Iván Camilo Quintero
21.10.13
**
Unue al la insulo, poste al Bugo
Humberto Mayorquín, entuziasma esperantisto, anoncis sian ĉeeston al buga kongreso.
Antaŭ ol sia vojaĝo al la mirakla bugo, li kaj lia edzino flugos al la insulo San Andrés, por festi sian 25an geedziĝan datrevenon.
Antaŭ ol sia vojaĝo al la mirakla bugo, li kaj lia edzino flugos al la insulo San Andrés, por festi sian 25an geedziĝan datrevenon.
Fortan libersenton havas Humberto |
Ni gratulas al Humberto, pro ĉi tiu memorinda evento. Kaj al la edzino de Humberto, ni sendas specialan gratulegon pro siaj mirindaj vivkapabloj kaj rezistkapabloj, pruvitaj dum 25 jaroj (!!) plenaj el pacienco kaj saĝeco.
Humberto petis, firmece, sian eniron en la honortabelon. Vi nomo jam estas tie (vidu “Kongresontoj“-n). Kaj ne forgesu al Bugo alporti kelkajn sanandresajn dolĉaĵojn.
**
Ekde Santander al Bugo
Kvin etapojn havos la vojaĝo de Carlos Cediel Díaz por alveni Bugon. “Tio ne gravas”, diras li, ĉar sia celo estas partopreni en la 19a Kolombia Kongreso de Esperanto.
Unue, li devos iri de Barbosa (Santander), kie li laboras, al Monikira’ (Boyaka’), en dekkvinminuta vojaĝeto.
Due, li prenos aŭtobuson de tiu urbeto al Bogoto, kien li alvenos nokte, la 1an de novembro, post kvarhora vojaĝo. Bone… tiu etapo ne estos tre sufera, ĉar li esperas vidi almenaŭ du piratajn filmojn, danke al la ĝentileco de la ŝoforo.
Trie, frumatene la 2an, li flugos per aviadilo de Avianca al la flughaveno Palmaseca. Kvare, per malkomforta kaj malnova autobuseto, de tiu flughaveno ĝis la busa stacidomo de Kalio (30 minutoj).
Kaj fine, kvine, de tie al Bugo, per tre komforta kaj nova kamioneto, kie li ĝuos la valan pejzaĝon, dum la lasta hora de sia ekskurso.
Kaj tie ni atendas vin, Carlos! Kaj bonvenon al nia Kongreso!
Carlos, ĵurkuracisto laboranta en Medicina Legal de Barbosa, ĵus konfirmis sian partoprenon en la jara rendevuo de la kolombiaj esperatistoj, kaj eniris, fiere, la honortabelon (vidu “Kongresontoj”-n).
En Barbosa oni produktas bongustajn dolĉaĵojn, kaj li, certe, kunportos kelkajn. Dankon, Carlos.

Flugu al la KKE!
Bonaj flugprezoj por ĉeesti la kongreson!
Por la samideajnoj el Bogoto:Iro: Viva Colombia Flugo 8081, BOG-CLO , 7:17, la 1an de novembro . Prezo 66.190.Reveno: Viva Colombia Flugo 8080, CLO-BOG, 8:05, la 5an, Prezo 82.190. Aŭ Viva Colombia, la sama flugo, sed je la 6a: 57.990.Tiuj prezoj estas atingeblaj interrete. Sed aĉetu jam. Morgaŭ la tarifoj ŝanĝos
**
**
"Venu al Bugo! Vi ne pentos"
La prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo, Rubén Torres, invitas al ĉiuj esperantistoj veni Bugon. Rubén inaŭguros nian jaran renkonton, la 2an de novembro, kaj, kiel li diras: "venu por kunfesti".
Ĉi tiu estas la mesaĝo de nia Prezidanto:
Malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj la kolombiaj esperantistoj kunvenos inter la 2-a kaj la 4-a de novembro en Bugo, provinco Valo.
Vi, kiu legas tion ĉi, sciu ke via ĉeesto en la 19-a Kolombia Kongreso de Esperanto plibriligos la eventon.
Venu al Bugo! Nome de ĉiuj esperantistoj en Kolombio mi invitas vin!
Vi ne pentos! Ĉio estas preta!
Se vi havas ian demandon, ne hezitu kontakti nin per tiu ĉi blogo.
Venu! Vi estas la kialo de nia Kongreso!
Venu por kunfesti kun la kolombiaj esperantistoj la lingvon de Zamenjhof!!
Korkore:
Ruben' Torres
Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo"
**
Aura ankaŭ venos Bugon
“Solece“, monologo de Emiliya Lapenna, estos la verko kiun ludos Aŭra Amparo Guevara, dum la venonta nacia kongreso de esperanto en Kolombio.
Aŭra vojaĝos de Italio, kie loĝas nuntempe, al Bugo, akompanota de sia itala edzo Tullio Balbi.
Aŭra vojaĝos de Italio, kie loĝas nuntempe, al Bugo, akompanota de sia itala edzo Tullio Balbi.
Milan-Bogoto-Ibageo-Bugo estos la itinero de la esperantistino. kiu alportos por la kongresontoj la verkon de la kroata literaturistino, naskiĝinta en la malnova Jugoslavio.
Lapenna estis unu el la fondintoj, en 1937, de la Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb, kaj ankaŭ (1945) de Kroatia Esperanto-Ligo. Inter 1953 kaj 1955 estis Sekretario de Jugoslavia Esperanto-Federacio.
Aŭra kaj Tullio estos unue en Ibageo, kie ŝi instruis anglan kaj italan ĉe la loka universitato. Poste, je la 1a de oktobro, ili alvenos Bugon. Bonvenon!

Grava studenta ĉeesto en la Kongreso
La unuaj studentoj konfirmis jam siajn ĉeestojn al la 19a. Kolombia Kongreso de Esperanto.
Jefferson Rubio kaj sia frato Richard flugos Bogoto-Kalion, frumatene, la 2an de novembro. Ili studas Elektrikan Inĝenierion kaj Matematikon, respektive. Ambaŭ partoprenas al la nova esperanta generacio aperanta en la kolombia ĉefurbo, lernanta en la fama Winston Salem Lingvocentro.
Siaflanke, Iván Camilo Quintero, studanta Materialan Inĝenierion ĉe la Universitato de Valo, en Kalio, rekonfirmis sian partoprenon. Li prelegos pri la Internacia Junulara Kongreso, okazinta en Israelo, pasintaŭguste, kien li ĉeestis kiel ununura kolombia kaj hispanamerika representinto.
Juan S Quintero apud la kalia stadiono. |
Ankaŭ estos en Bugo, Juan Sebastián Quintero, kiu dum ĉi tiu semajnofino restas en Meksikurbo, okaze de Internacia Wikipedia Kongreso. Li studas Biologion.
La plej nova esperantisto en la kalia grupo de KEL, Timothy Gallego, mezlerneja studanto, ankaŭ iros Bugon. Li estas membro de juna rockgrupo, kaj certe, ludos dum la arta véspero.
Tuesday 8 October 2013
LA SINJORINA URBO
Bugo situas en la centra zono de la Departemento Valo de Kaŭko, ĝuste je 3º 54’ 07" norda latitudo, kaj 76° 18’ l4" uesta longitudo. Sia averaĝa temperaturo estas 23º.
Siaj loĝantoj diras ke Bugo estas bovara kaj agrokultura provizejo kaj estas fieraj pro la bela pejzaĝo de la geografía valo kie la urbo situas, kaj la fekundeco de siaj grundoj.
La “Sinjorina Urbo” staras apud la Centra Montaro, je la dekstra flanko de la rivero Gŭadalaĥaro, kies akvoj trairas la urbon oriente okcidenten.
Kaj io eĉ pli grava por la kolombiaj esperantistoj: tie okazos la 19a. Kolombia Kongreso de Esperanto, dum la venonta novembro.
Laŭ la historiaj tekstoj, kvar fondiĝojn havis Bugo:
1- La unua, ordonita de Sebastián de Belalcázar, kies daton oni ne konas, kun la nomo "Bugo la Malnova".
2- En la dua, inter 1554 kaj 1555, ricevis la nomon "Nova Herez de la Kavaliroj", ordonita de Pedro Fernández del Busto.
3- En la tria, ordonita de la guberniestro Luis de Guzmán kaj realigita de Rodrigo Díez de Fuenmayor, inter 1557 kaj 1559, estis nomita "Gŭadalaĥaro de Bugo".
4- La 4-an de marto 1570, ricevis la nomon "Gŭadalaĥaro de Nia Sinjorino de la Venko de Bugo", laŭ la ordono de la guberniestro Álvaro de Mendoza y Carvajal. En 1573 la vilaĝo estis translokita la nuntempan lokon kaj retrovis sian antaŭan nomon "Gŭadalaĥaro de Bugo".
Tiu nomo estas kombino de la hispana urbo Gŭadalaĥaro, kie naskiĝis Luis de Guzmán, kaj la vorto "bugoj", donita de la hispanaj konkerintoj al la murditaj indiĝenaj triboj loĝintaj tie.
Tiu nomo estas kombino de la hispana urbo Gŭadalaĥaro, kie naskiĝis Luis de Guzmán, kaj la vorto "bugoj", donita de la hispanaj konkerintoj al la murditaj indiĝenaj triboj loĝintaj tie.
Flago de Bugo
ALVENI BUGON
Estas tre facile iri Bugon:
Per aviadilo: Ekde Bogoto, Medejino aŭ Barankijo per la flugoj de la aerlinioj Avianca, LAN, Copa kaj VivaColombia. Oni povas elekti inter flugi al Kalio aŭ Perejro. Je la unua kazo, oni devas veturi de la flughaveno norden, dum unu horo, proksimume, ĝis Bugo; je la dua, de la flughaveno, oni iras suden suraŭtovoje trairante Kartago kaj Tuluo, en duhora vojaĝo. La biletprezoj varias laŭ la kompanio, la flughoro kaj la aĉetdato. Kutime, flugi vendrede kostas pli ol ĵaŭde aŭ sabate, kaj egale, la biletoj por la lastaj noktflugoj estas pli malmultekostaj ol tiuj frumatene aŭ tagmeze. (Atentu: VivaColombia ofertas por la itinero Bogoto-Kalio aerbiletojn je COP66.000 la 1an de novembro, kaj COP48.000 la 31an de oktobro. Por la flugo Medejino-Kalio sia oferto estas 58.000 aŭ 48.000 por la samaj tagoj. Tro bonaj prezoj.)
Per aŭtobuso: De Bogoto, elirante suden, sur la aŭtovojo al Fusagasugo, Melgaro, Ibageo, la mita Linio, Tuluo kaj Bugo. Averaĝa daŭro: ok horoj. Prezo: COP50.000 De Medejino, elirante ankaŭ suden, sur la aŭtovojo al Kaldaso, Minas, La Pintadao, Perejro, Kartago, Tuluo kaj Bugo. Averaĝa daŭro: sep horoj. Prezo: COP40.000 La buskompanioj Bolivariano, Palmira kaj Magdalena ofertas vojplanojn por ambaŭ itineroj.
LOĜEJO
La loka organiza komitato negocas nuntempe kun kelkaj bugaj hoteloj por atingi specialajn prezojn por la partoprenontoj de la novembra kongreso.
Ĉi tiuj estas la normalaj ĉambroprezoj en kelkaj hoteloj, en kolombiaj pesoj:
* Casa Antigua (Calle 2 13-41): unupersona 30.000 / dupersona 40.000 / tripersona 50.000.
* El Faro (Calle 1 17-08): unupersona 90.000 / dupersona 120.000 / tripersona 150.000.
* Hostal del Regidor (Calle 1 12-74): unupersona 93.000 / dupersona 125.000 / tripersona 165.000:
* Guadalajara (Calle 1 13-33): dupersona 157.000 (inkludas manĝojn).
Subscribe to:
Posts (Atom)
-
Bugo situas en la centra zono de la Departemento Valo de Kaŭko, ĝuste je 3º 54’ 07" norda latitudo, kaj 76° 18’ l4" uesta longitud...
-
Estas tre facile iri Bugon: Per aviadilo: Ekde Bogoto, Medejino aŭ Barankijo per la flugoj de la aerlinioj Avianca, LAN, Copa kaj VivaColom...